| |||||
Pri la gazeto La sendependa sezona revuo estis fondita la 1-an de januaro 2017 kun la titolo: Tra la mondo. Ĝi aperas kvaronjare kaj en plenkolora papera formato (A4, 202×268) kaj elektronike (PDF, EPUB, JPEG). La gazeto estas senpage elŝutebla de tiu ĉi paĝaro.
Temaro
La revuo Tra la mondo raportas pri la Esperanto-movado en Ĉinio kaj peras aliajn Esperanto-movadajn informojn pri diversaj kunvenoj, kursoj, festoj, renkontiĝoj, amuzaj vojaĝoj, varbado, fakaj asocioj, komercado, sciencoj, literaturo, instruado, projektoj, ktp. Historio
Dum sia volontula laborado en la Centra Oficejo de UEA en septembro kaj oktobro 2016, foliumante amason da revuoj en Esperanto el diversaj landoj la redaktoro, Trezoro Huang Yinbao elkovis ideon krei revuon pri Ĉinio, kies civitanoj atingas sesonon de la tutmonda loĝantaro. La ideon sekvis agado kaj jen la rezulto: nova bunta revuo. Ekde la dua numero Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Germanio kaj Esperanto-Centro Ora Ponto en Ĉinio decidis kunlabore eldoni la revuon kaj daŭre senpage disponigi la retan version, kiu ricevis ISSN-numeron. Nur dezirantoj de la papera versio pagas la bazan koston.
Kontribuado La revuo bezonas flegadon per rekomendoj, artikoloj, abonado kaj volonte akceptas donacojn, ke ĝi povu senpage atingi ĉiujn legantojn. Bv. viziti la paĝon Subteno por detaloj. Bonan legadon deziras:
Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, Ĉinio |
|||||